Verda teo


Verda teo
Kuireco > Teo

Farado

Verda teo estas teo kiu spertis specialan traktadon. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj por forigi akvon. Sekve, la folioj estas metitaj en metalan marmiton kaj varmigitaj ĝis 90 °C por sekigi ilin.

Dum la du varmigadoj, la folioj povas esti ruligitaj (mane aŭ maŝine) en streĉa bulo. Post la sekigo, el tio fariĝos "kanonpulva teo" (Gunpowder anglalingve) ĉefe uzata por fari la nordafrikan tepreparadon kun mento.

Verda teo gustas kiel herbo.

2 comentarii: